Enreta Nederlanda Bibliografio

Esperantigita Nederlandlingva literaturo

(ikse, oke)


Jen mi prezentas superrigardon de la esperantigita nederlanda literaturo. Ŝajnis al mi inde ke tia listo aperu en la interreto, por ke ĉiu havu pli malpli facilan aliron al tiu informo. Se io mankas tiam mi esperas ke vi sciigos min, por ke mi povus ripari tiun fuŝon. Mi ankaŭ pretas kunfandigi tiun ĉi projekton kun similaj por aliaj lingvujoj.

Fontoj

Tiu ĉi listo komence baziĝis sur la diversaj indeksoj kiuj traserĉeblas per la interreto, kiel ekz. Literaturo paĝo de Don Harlow, la Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen, la Internacia Esperanto-Muzeo (Trovanto) en Vieno, Koninklijke Bibliotheek en Hago kaj Koninklijke Bibliotheek de Belgio, kaj krome aliaj katalogoj kiel tiu de UEA.

Se vi do volas efektive trovi libron el la listo, rekonsultu tiujn ĉi fontojn. Mi mencias nur unu, do se estas biblioteka indekso, tie ĝi restu trovebla. Plejofte mi menciis Aalen, ĉar tiu permesis al mi serĉi je 'nederlanda'. Ĉiam eblas ke ĝi ankaŭ estis aŭ estos en la aliaj bibliotekoj, aŭ ke ĝi ankoraŭ haveblas per UEA.

Nederlanda bibliografio de Petro de Smedt

Plejmulto de la tradukoj tute ne aperis libroforme, sed nur en revuoj. Tiujn informojn mi trovis plejparte en la libro de Petro de Smedt, kiu en la jaro 1972 serĉis ĉiujn tiujn informojn kaj aperigis tiun en libro, kiun mi simple kopiis, kaj nun fakte konsistigas la koron de tiu ĉi datumbazo.

La enkondukon ĉe tiu ĉi libro verkis William Auld, kaj eble ankaŭ iomete aplikeblas al tiu ĉi reta versio. Jen ĝi.

Postaj informoj por la revuoj ankoraŭ kolektindas, sed mi planas fari tion baldaŭe.

Kiel uzi?

Estas du ebloj.

Aliaj rimarketoj

Pri la jarindikoj. Ne ĉiam mi trovis la originalan aperjaron, precipe ne ĉe revue aperintaĵoj. Nur unu jaro celas signifi la aperjaron de la traduko. Se estas du jaroj tiam la unua jaro devas esti la aperjaro de la orginalo, aŭ, se mi ne sciis, alia indiko pri la tempo, plejofte la mortjaro de la aŭtoro.

Foje mi tajpis la originalan titolon retrotradukante kaj laŭmemore, kaj mi indikas ilin per komenca demandosigno.

Mi ankaŭ provis indiki kiaspeca la teksto estas. Ĝenroj: P: poezio; R: romanoj, noveloj, prozo; T: teatraĵo; E: eseoj ktp. Tio eble ne ĉiam korektas, kaj kaze de dubo, ĝi fariĝis 'prozo'.


versio: 9a de oktobro 1999 respondecas Michiel <mihxil@gmail.com>