"; mHeader2(); mElektilo(1); ?>
Nekredeble estas ke nenio estis tradukita de tiu ĉi aŭtoro, fama pro polemiko kontraŭ ĉiu, verkisto de libroj kiel 'La malhela ĉambro de Damoklo', 'Mi ĉiam pravas' kaj 'Ĉiam sen dormo'. Lin oni konsideras unu el la plej gravaj, kune kun Reve kaj eble Mulisch, Nederlandaj verkistoj de post la dua mondmilito.
Do, mi rigardis en mia libroŝranko kaj serĉis la plej maldikan verkon lian kiun mi havas, kaj ektradukis:
`Ek Brunĉjo, rapidu al la vilaĝo por mi, ĉar mi ne plu havas
alumetojn.'
`Jes, panjo,' Brunĉjo Urso diras, `mi revenos plejeble baldaŭ.'
Tia ankaŭ mi estis.
Sed kiam mi fariĝis sesjara kaj ekdevis iri al lernejo, mi kontaktiĝis kun la
masiva solidareco de la malsaĝuloj, kaj tiu kontaktiĝo fariĝis kolizio.
Kial kolizio?
Eble mia manko estas ke mi deorigine ne havas antaŭjuĝojn, ĉiam
komence supozas ke oni ne mensogas al mi, ke oni ne diras sensencaĵojn
al mi, tiel ke nur kiam jam tro malfruas, mi ektimas kaj debaraktas
min de trompinto aŭ imbecila giganta polipo.
Mia lernejo staris en la mezo de per brikoj pavimita interna placo,
ĉirkaŭbarita de tabulbarilo odoraĉanta kiel putranta ligno. Malantaŭaj
fasadoj de altaj apartementaĉaroj ĉirkaŭis ĝin de ĉiuj flankoj. Je
iliaj lignaj verandoj ĉiam plenige pendiĝis lavitaĵoj. Tion oni
fiksrigardis, kiam oni ne atentis en la klaso. La malseko ne povis
eskapi, litkovriloj kaj vestoj sekiĝis eĉ ne en tagoj.
Angulo de la placo, lasita nepavimita, servis kiel sabloludejo kaj laŭ
la barilo kuŝis strio de nigra tero, kiu estis dividita en liliputajn
ĝardenetojn.
Du knaboj kune ricevis tian ĝardeneton. La knabo kun kiu mi devis
dividi mian ĝardeneton havis krudajn ruĝajn manojn kaj kvankam li
verŝajne estis samaĝa kiel mi, li tamen estis kapon pli alta ol mi. Mi
devas penegi por rememori kiel li nomiĝis. Li estis la filo de
leterportisto. Klein. Sed lia antaŭnomo? Ah jes. Marinus.
El plataj skatoloj la instruistino distribuis malgrandajn plantojn,
neforgesuminojn, kiujn ni povis planti en la ĝardeneto. Kune kun
Marinus Klein mi plantis tiujn sensignifajn plantetojn en tiu malpura
ĝardeneto. Kial kune kun Marinus Klein? Ne nur liaj manoj estis ruĝaj
kaj krudaj, li ankaŭ estis malsaĝa. Tio ĉi havis la avantaĝon ke li
obeis miajn ordonojn. Li estis la ununura kun kiu mi bone akordis, ĉar
li pretis obei min. Ĉar mi dresas neniun. Ne mi encerbigis al Marinus
ke li estas malsaĝa. Mia eraro, mia falilo, mia nepardonebla manko
nome estas ke nature mi tute malhavas ĉiun persvadopovon. Kiu ne, kiel
Marinus Klein, deorigine scias ke li ĉiam malpravas, tiu ne lasas sin
esti persvadita de mi!
Vere estas bonŝanco ke neniam mi estis en pozicio en kiu mi
respondecus por aliaj. Bonŝanco sed tamen eble ne hazardo. Povus esti
simple sekvo de mia handikapo, de mia manko de persvadopovo.
Se ekzemple mi estus kapitano sur ŝipo, kaj la ŝipo enŝtormiĝus, mi
ordonus fermi la ferdekpordojn, kaj la unua stiristo dirus `Li
babilus, tiu maljunulo! Lasu tiujn ferdekpordojn malfermaj.' Se ili
ne estus malfermaj, li intence malfermigus ilin. Ni pereus kun viroj
kaj varoj.
Nur la helpisto de la kuiristo kredus min, sed helpisto de kuiristo ne
povas ordoni pri la ja aŭ ne fermado de la ferdekpordoj. Min kun tiu
helpisto la turbulanta tornado trenegus de la ferdeko kaj ĝi mergus
nin en la turbulantan oceanon. Li kroĉus sin al mi, je Dio, eble eĉ
estas fi-gejo. Li krius en mian orelon: `Vi pravis kapitano! Ankaŭ mi
dum la tuta tempo pensis ke la ferdekpordoj estu fermotaj!'.
Kun mia pravo el la buŝo de la helpisto de la kuiristo, mi
alfundiĝus. Kompreneble la stiristo lastmomente estus savita per
helikoptero, tiaj aferoj ĉiam okazas. Sendifekte alveninta sur la seka
tero, li asertus ke lia kapitato ordonis malfermi la
ferdekpordojn. Mi kuŝas kun miaj pulmoj plenaj de sala akvo sur
la fundo de la Pacifiko, ne mi kontraŭdiras. Mia nomo estos tre
malhonore registrita en la navigada historio.
Sed mi ne fariĝis kapitano, mi estis sepjara. Tiuaĝe mi eble ja ankoraŭ deziris fariĝi kapitano, sed ĉiuokaze, eĉ tiam mi ne kapablus trovi homepikon je kiu mi povus kalkuli.
Mi kun Marinus Klein staras sur la kvadratmetro de humo, kiu ĉiam estas en la ombro de la altaj apartementaĉaroj. Mi montras al Marinus kie li plantu la neforgesuminojn, alterne ruĝajn kaj bluajn ekzemplerojn.
Kiam la sekva sceno okazis, mi verŝajne forestis kelkajn momentojn, mi lasis
Marinus-on sola en la ĝardeneto, mi estis aliloke. Kie? En la necesejo? Bone,
en la necesejo.
Je mia konsterniĝo mi vidas, reveninte, ke Marinus nun okupiĝas pri io
pri kio mi diris neniun vorton! Li prenis sitelon da sablo el la
sabloludejo. Li okupiĝas pri ŝutado de sablo dur la humon per sia
ŝovelilo.
`Hej, ĉu vi freneziĝis, Marinus? Ĉu vi ne scias ke sablo estas malfekunda? Ĉu
vi volas tiele mortigi la plantojn?
Li trankvile pluŝutadas la blankan sablon sur la nigran humon. Kaj lia respondo
konsistas el nur du vortoj:
`Ĉiu faras'.
Mi ĉirkaŭrigardas.
Ĉiuj ili prenis sablon el la sabloludejo, ĉiuj ĵetaĉas sablon sur siajn
ĝardenetojn. La disdonitajn plantetojn jam delonge ili distretis. Ili konstruas
fortikaĵojn kaj kastelojn, kaj batas unu la alian sur la kapon per siaj
ŝoveliloj. Ili postkuras unu la alian, ili deŝiris la florojn de la plantetoj
kaj enigis tiujn en siajn harojn. Mi ekploras.
Mi tiom imagis al mi: ĝardenojn plenajn de floroj ĉirkaŭ la ludejo kiu ĉiam
kuŝas en la ombro de la odoraĉaj domoj. Eĉ pli: hejme mi metis blankajn
fazeolojn inter malsekajn vatojn por ĝermi. Jam monatojn mi planadas
planti unu terpomon, ne pli ol unu, en la ĝardeneton kaj venontjare
suprizi mian patrinon per sako da memkulturitaj terpomoj. Terpomoj de
propra tero sur la tablo en senternivela domo, triaetaĝa, tio neniam
antaŭe okazis. Eble tiam ŝi ne povas preterlasi finfine sufiĉe ami
min, eble tiam ili pardonos min ke mi kostas manplenojn da
mono, kiel mi aŭdas ĉiutage.
Sed kiel tio povas sukcesi ĉi tiel? Se stulta Marinus nur obeas min
kiam ne ĉiu agas same malsaĝe kiel li?
Larmanta mi sonirigas ĉe la fermita lerneja pordo. Estas jam longe
post la kvara, sed la porda estas malfermata, la lernejestra
evidentiĝas ne jam hejmirinta. Mi timas tiun viron. En la centro lia
kapo estas senhara, sed estas ankoraŭ kelkaj lanecaj bukloj super liaj
oreloj, tiel ke tiuj aspektas kiel oreloj de besto. Kvadrateto da
haroj sub lia nazo, impresigas ke li suprentrenis sian naztruon eĉ pli
malestime ol li vere faris. Li parolas per Groningena akĉento, kiu sonas
moke ankaŭ kiam ĝi ne tiel celiĝas.
`Ĉu ploraĉado?'
Mi klarigas al li tion kion faris Marinus. Miaj okuloj estas samaltaj
kiel la ora horloĝo-ĉeno sur lia veŝto. Li ĉirkaŭrigardas kaj vidas ke
la knaboj ĉiuj faras same. Li pravigas min, sed ne elektas mian
flankon. Li diras: `Vi 'stas saĝa knabo, Kompreneble, Riĉardo, sablo
'stas malfekunda, ti'n vi bone memoris, sed ja ne ĉiu faru ti'n ki'n
vi deziras? La ĝardenetoj ankaŭ estas por ludado. Kaj nun ĉesu la
ploraĉad'n, ĉar knabo knabo,
ha ha, kiom malbel'n vizaĝ'n vi havas kiam vi tiel ploretadas.
Mi eliras la pordegon, volas hejmen. Mi loĝas proksime de la
lernejo. La Pieter-Langendijk-straton, preter la angulo, en la Unuan
Helmers-straton.
Ĉiuj stratoj en la kvartalo en kiu mi edukiĝis, estas nomitaj laŭ
sesarangaj verkistoj. Per ne malpli ol tri stratoj la komunumestraro
honoris Jan Frederis Helmers, kiun neniu ankoraŭ legas. En la unua el
tiuj mi loĝas.
Mia patrino plenigas la teujon per bolanta akvo el la kaldrono kaj
demandas kial mi ploras. Ŝi resurforneligas la kaldronon kaj kun la
teujo iras al la loĝoĉambro dum kiam mi rakontas.
Kvankam ŝi mem estis instruistino kaj do bone scias ke plantoj ne
volas kreski en sablo, ŝi diras: `Ja neniam vi povas ludi kun aliaj
infanoj.'
Mia pravo interesas neniun. La sola ilia zorgo estas ke mi bonkondute ludu kun aliaj infanoj.
Okazis tio ĉi en majo aŭ junio, ĉar matene, kiam mi vekiĝas, mi aŭdas kriantan viron en la strato, kiu malrapide preteriras kun puŝĉareto plena de fragoj.
La sekvan matenon mi iras pli frue lernejen ol kutime. Enlite mi bone
pripensadis kaj konkludis ke multo saveblas de la ĝardeneto. Kiam mi
trapordiĝas, estas ankoraŭ tiom frue, ke unuafoje mi estas sur la
strato samtempe kun la vendisto kiu puŝas la longan puŝĉareton plenan
de korbetoj kun fragoj. Li malrapide metadas siajn piedojn kaj
suprenrigardas ambaŭflanke. Lia voko tonas kiel tritona minora
aŭtomobilhupo. Poste ankaŭ mi bezonos puŝĉareton por hejmigi la
fragojn el mia propra ĝardeno.
En mia poŝo mi havas malnovan stanan kuleron. Per tiu mi singarde
ŝovelos la sablon de la tero. Ne necesas tute elĝardenetigi. Preta
fari ankaŭ ion laŭ plaĉo de Marinus Klein, mi skrapkolektos la sablon,
mi konstruos vojetojn inter la nigraj bedoj en kiuj kreskos la fragoj,
la faboj, la terpomo kaj la bluaj kaj rozkoloraj floretoj. Ĉu
neforgesuminoj, aŭ estis lekantoj aŭ alia sentimentala specio? Padoj
el sablo inter ili, jen la solvo.
Sed kion vidas mi, trapordegiĝinte, sur la ludejo? Ne estis mi la
sola, kiu ideis frue iri lernejen por ankoraŭ esti iomtempe en sia
ĝardeneto. Kiu forplukis ĉiujn la floretojn en mia ĝardeneto? Mi po
unu rigardas la plantetojn kaj ne povas malkovri ankoraŭ eĉ unu
floreton. En la aliaj ĝardenetoj la knaboj per ŝoveliloj batas unu la
kapon de la alia, ĵetas sablon unu al la alia, fosas tiom profunde ke
bruna akvaĉo elfontas.
Malrapide mi iras preter la ĝardena strio, kun miaj piedoj
kvazaŭtoroporantaj. En mia nuna memoro, estas tiel ke ĉiuj infanoj
turnis sian dorson al mi. Mi provas ne larmi, sed sukcesas. Tamen mi
ne vere ploras, ĉar miaj pensoj ne ĉeestas mian aflikton, kiel
dormiranto. En mia memoro estas (sed verŝajne mi fikcias) kvazaŭ mi
tiris la manikon de ĉiu knabo, kvazaŭ mi demandis: `Ho, bonvolu
komplezi diri al mi kial vi forplukis la floretojn de miaj plantoj?'
`Ne estis mi. Forfikiĝu.'
`Aĥ, do eble vi afablus al mi kompleze diri, ĉu vi ŝance vidis kiu
ja faris?'
`Nenion mi vidis kaj forfurzu, lekaĉanto!'
Mi bedaŭras ke estas tiom multe da knaboj, alikaze mi arbitre
elektus unu kaj akuzi lin pri la misago. Mi provus strangoli lin,
memtrompante pensas mi, se nur mi scius kiu faris.
Tamen tiuepoke foje okazis ke mi luktis - ankoraŭ kapablante forgesi
ke mi ne multe pli povas ol esti venkata.
Mi iras de unu al alia. En neniu el la ĝardenetoj ankoraŭ floreto
troveblas.
Kion mi sola tiom prilamentas?
Fine mi renkontas Marinus-on Klein.
`Kien malaperis la floretoj, Marinus?'
Marinus scias. Li propramane forplukis ilin. Tio estas pli bona por la
plantoj, li diras, tiam baldaŭ venos novaj floretoj.
Kion li celas? Novaj floretoj? Plantoj je ne senpere ekhavas florojn?
Ĉu mi atendu ĝis venonta printempo? Ĉu li pensas ke tiom longe mi
povas atendi?
Mi komencas klarigi al li ke floroj ne senpere kreskas el plantoj, ke
unue estu burĝonoj, kaj tiel plu.
Aliaj knaboj ĉirkaŭkolektiĝas.
Marinus Klein nun kontraŭdiras min. li ne ekscitiĝas. Li tiom
malvigle parolas kiom ĉiam, estas io virta en lia rigardo, kio estas
des pli konsterna, ĉar trankvilo kaj malesto de voĉplilaŭtigo ja
estas signoj de la pravo.
Tio kion mi diras tute ne estas vera. Estas eble, li asertas, ke
senpere reaperos floretoj el la tigoj kiujn li
senflorigis. Malnecesas por tio burĝonoj. Li certas! Li demandis
sian patron. Lia patro estas pli forta ol mia. Kaj lia patro laboras
ĉe la poŝto. Lia patro scias tiajn aferojn. Tio estas grave, alikaze
ne eblas labori ĉe la poŝto. Kaj krome, lia patro iam draŝadis mian
patron.
Pli da knaboj ĉirkaŭvenis. Ili jam ekbruas kaj ekkrias antaŭ ol
Marinus Klein finparolis. Nature mi tute ne plu povas rememori kion
ili diris. Mi nur ankoraŭ scias ke ili estis KONTRAŬ mi, ke ili ĉiuj
asertis mem esti vidintaj ke lia patro draŝadis mian - io kio tute
neniel imageblas vera, kompreneble - ke ili trovis ke Marinus Klein
scias pli pri plantoj ol mi. Mi malgranda agronomo ripetis mian
lekcion pri la burĝonoj, la floroj. Ankoraŭ eĉ nun mi tro malamas la
reagon de ili pri miaj diroj por povi dramigi la scenon,
ekz. rememori la nomojn de ĉiuj el ili, aŭ se necese elpensi, fikcii
vortojn kiujn ili verŝajne uzis.
Tamen estas verŝajne ke ne jam tiam mi malamis ilin. Mi timis,
memkompreneble timis, sed mi ankaŭ miris. Ne jam longe mi iris al
lernejo. Antaŭ ol mi iris al lernejo, neniam mi ludis kun aliaj
infanoj.
Ĉu do jene estas? Ĉu ĉi tiaj do estas aliaj infanoj. Aserti ke onia
patro draŝadiĝis? Ĉu tiel kutimas esti?
Samon mi jam aŭdis pri diversaj patroj de aliaj knaboj, kaj tiam mi
kredas, kompreneble tial ke mi ne povis kontroli. Sed nun mi certe
sciis ke ili mensogas, kaj ne mi ne komprenis kial.
Malaŭskulti kiam mi disvastigas sciindaĵojn? Por malinteligenteco
forpluki floretojn, ĉar nesciante ke floroj nur ekestas el
burĝonoj? Kaj krome persisti ke mi malpravis? Kio el mi fariĝus, se
tiuj stultuloj indiferentas pri mia vero? Se eĉ Marinus Klein ne plu
obeas min?
Eĉ pli da knaboj kunkolektiĝis. Pli grandaj. Ili klarigis al mi ke
mi scias nenion. Ĉu mi scias kio estas fikado? Ĉu ne? Nu do mi ankaŭ
ne scias ke eblas ke elkreskas novaj floroj el senflorigita tigo.
Estis tro terure por iam povi laŭnature rememori tion kio okazis
tie. Eĉ mi penu rekonstrui ion kio similas, penu skribi, des pli
penu relegi. Imagante mi vidas min tie staranta, belete vestita,
diketa, kiel mia fileto nun, kaj ankoraŭ same optimisma. Ili estas
malsamaj al mi, eĉ alimaniere vestitaj. Ĉiuj ili havas sandalojn,
pantalonetojn, nudajn genuojn kaj sportŝtrumpojn. Sed mi sola
aspektas tiel kiel la infanoj de la bildoj en la malmoderniĝintaj
lernolibroj per kiuj ni lernas legi. Mi havas longajn nigrajn
ŝtrumpojn kaj altajn ŝuojn, kiel la lernejanoj havis en la tempo
kiam mia patrino ankoraŭ estis instruisto. Ŝi aĝas kvardek sep
jarojn, kaj jam longe ne plu kapablas percepti ke modo evoluas, ke
ĉio ŝanĝiĝas. Lernolibra knabeto mi estas. Ofte mi falas surgenuen,
truiĝas la nigraj ŝtrumpoj. Tiuj tiam estas riparotaj per rozkolora
aŭ verda lano por malinstrui al mi tion.
La malsamo inter ili kaj mi estas kompleta. Sabate vespere ili
ricevas bieron de siaj patroj, kaj foje eĉ cigaredon. Ili rakontas
ke dimanĉe ili rajtas kuniri al kafejo kaj al kinejo por vidi
Tom-Mix-filmon. Mi neniam estis en kinejo, kaj certe neniam en
kafejo, Ili estas, definitive, aliaj estaĵoj ol mi.
Sed mi ne kapablas venki mian solon. Eble estas vera tio kion ili
asertas, eble mi ne jam eksciis ke floroj senpere povas kreski el
tranĉitaj tigoj, kaj ankaŭ mi ne scias kio estas fikado, tio
veras. Mi ekdubas pri mia sciado.
Apud la damaĝitaj plantetoj mi faligas min genuen. Mi rigardas la
tigojn kies floretoj forrompitas, sed nenion mi povas malkovri,
escepte tion ke tigofinoj jam velkiĝis, sekiĝis kaj bruniĝis, kiel
muko. Ne ŝajnas tio nova ekflorado.
Apatia mi ekhelpas Marinus-on Klein pri fosado de profunda truo en
la ĝardeneto. Lumbriko supreniĝas. Marinus duonigas ĝin, la du
partoj iras propran vojon.
`Tiuj per si mem rekunkreskos,' li asertas kaj mi pravigas lin
Hejme mi demandas mian patrinon ĉu estas vere ke floroj ankaŭ
senpere el tigoj, kaj tiel plu. Ne, tio ne sencas, unue estu
burĝenoj kaj tiuj ekestas nur printempe. Oni trompis min! Oni
mistifikaĉis min! Ĝis, ĝardeno, ĝis, floroj, ĝis, iluzioj!
Mi iras al subtegmentejo, serĉas florpoton kaj en ĝin plantas la
blankajn fazeolojn kiujn mi ĝermigis. Nokte mi faras al mi zorgojn
pri la longaj bastonoj kiujn mi bezonos por subteni la
fazeolojn. kiam tiuj plenkreskis. Mi ne havas longajn bastonojn, Sed
mi ja trovos tiujn. Marinus Klein fosu truojn en la ĝardeno. Mi
kulturos miajn poprajn blankajn fazeolojn en mia popra subtegmentejo.
Ĉiutage mi akvumas ilin, sed ne ili elpotiĝas.
Aldoniĝas al mia mizero tio ke verdire mi eĉ ne estas la plej klera
knabo de la klaso, dum mi ja dezirus esti tia. Se mi estus la plej
klera klasano, tiam mian sorton kompensus almenaŭ io. Sed mi ne estas
la plej klera knabo de la klaso, oni nur traktas min tiel. La plej
klera knabo de la klaso nomiĝas Kornelis Stokhof. Ĉiam li maksimume
poentas por aritmetiko en sia raporto, kaj mi nur preskaŭ maksimume -
postfakte konsiderante timiga antaŭsigno, sed ne jam tiam rekonita de
mi tia, feliĉe, mi eĉ ne povus konsoli min per revoj.
Poste mi foje rerenkontis Kornelis-on Stokhof, kaj ni
interbabilis. Tiam li profesie estis
Ludlow-kompostisto. Ludlow-kompostistoj kompostas tekstojn, mi
kredas. La plej klera knabo de la klaso eble eĉ ne povus senerare
literumi 'studado' - neniam li interesiĝis pri io alia ol
futbalo. Li fariĝis kompostisto - amuze, ĉu ne, ke libroj finfine
tamen supervenkis lin, neniu eskapas de sia sorto. Eble li pli
prikontentas sian sorton ol mi. Kiu dirus? Dependas de tio ĉu la
fubala temo kiun li simpatias, venkas aŭ ne. Tre simple.
Mi havas lokon ĉe neniu ajn futbala klubo.
Ankoraŭ mi volas kunludi kun ili. Sed ordinare ne estas
oportuno. Escepte tiam kiam ili povas senludglobetigi min. Mi certas
ke jam tiam mankis temoj priparoleblaj kun ili - futbalado neniom
interesis min.
Post mallonga tempo mi komprenis ke neniam mi havos lokon inter ili,
kaj mi ekkredis ke ili ligeblas al mi nur per sentigo de iom da
respekto.
Luktado ne senchavas, ĉar ili pli fortas. Mi nur povas impresi ilin
per mirigo, sed kiel? Mi volas ke ili pensu miajn pensojn dum horoj,
mi volas encerbiĝi en ilin kiel tumoro.
Ĉu tio jam tiam celiĝis?
Se jes, tiam tamen tiu celo ne tute atingiĝis. Ja ili pensas pri mi,
nur nur pro ĵaluzo.
Mi deziras scii pri ĉio, scii pli ol ili.
Pli ol fabelojn, rakontojn el la Okdekjara Milito aŭ indianajn
librojn mi ŝatas legi pri inventistoj kaj malkovroj.
Kiel Thomas Alva Edison, gazetportisto ĉe la fervojoj, faris gravajn
eksperimentojn en ŝarĝvagono kiun li senpete laboratoriigis. Pri tio
kaptis lin konduktoro, kiu frapis liajn orelojn tiom forte, ke li
unuorele surdos dum la tuta resto de sia vivo. Edison! Inventonto de
la gramafonon, kiun li eĉ ne povis aŭskulti per pli ol unu orelo.
Foje mi demandas min ĉu skribado estas io alia ol farado de gramafono neaŭskultebla per pli ol unu orelo. Tiom veriĝis la futuro, kiun mi prognozis por mi per la biografio de Edison. Kiel prognozi malbonan veteron, ankaŭ tio ĉiam foje veriĝas.
Mi havis kamaradon, kiu loĝis inter la samaj stratoj kiel mi,
diagonale malantaŭ mi. Li aĝas ses jarojn pli ol mi. Kamaradoj
kontraŭ kiuj mi ne ekkverelis ĉiam estis multe pli aĝaj ol mi. Mi
proponis aranĝi kuprodraton inter la fenestroj de niaj
ĉambroj. Tiumaniere ne povus intertelefoni aŭ intertelegrafi. Li
trovis tion elstara plano, sed nur mankis al li tempo
ĉi-semajnon. Baldaŭ post tio li transloĝiĝis kaj mi perdis lin el la
okuloj. Nun li estas kuracisto en Hago.
Neniam mi sukcesis akiri iun por miaj planoj, neniam.
Mi ja rajtis legi pri fiziko, sed mem fari, tion miaj gepatroj
trovis multe tro danĝera. Fakte, la fiziko ĉiam restis por mi aro
de bildoj: ŝtalgravuraĵoj, fotoj. Tuj kiam mi pretigis min mem
ekeksperimenti, tiam mia patro deprenis de mi la librojn.
`Kial vi ĉiam tiom librumas! Via dorso kurbiĝas, vi difektas viajn
okulojn! Ek, foje faru ion alian,' miaj patro kaj patrino hipokrite
diris. Samtiom kiom mi, ja ili scias pri kio alia por mi fareblas.
Nenio permesiĝis. Ili konstruis pezegan tabuon en mi kontraŭ
memfarado. Mi povas horojn kovante sidadi en seĝo, antaŭ ol mi
dentomordante ekstaras eldomiĝonte por enpoŝtigi leteron.
Legado de libroj, ankoraŭ malpli ĝenis ilin, sed eĉ en tio ili
enmiksiĝis.
Mi evoluis histerian lernemon, kiu forlasis min nur longe post mia
trideka vivjaro. Ne estis antaŭ tre longe ke mi interne pelanta,
legadis dum tagoj pri aferoj kiuj neniel rilatas al mi. Fulmrapide
ĉion komprenante, kvazaŭtrance, mi povas ensuĉi informojn, kiuj
neniel utilas al mi, el kiuj mi povas formi nenion novan, kaj kiujn
mi preskaŭ komplete forgesas du semajnojn poste.
Dekkvarjaraĝe, mia plej malgrava vivocelo estis skribi enciklopedion. Ripete mi komencis fari tion.
Ĉiuj spekulativoj pri tio kia mi povintus fariĝi sen kontraŭstaro, malhavas sencon, sed incitas la fantazion. Se pianoludado estus al mi mapermesita (sed male, ĝi estis devigita al mi), tiam eble mi estus fariĝinta sufiĉe bona pianisto. Aŭ ne.