Ekzercar'

de l' stil' internacia "Esperant'"

versi': 17an de maj' 1999.

kunoe

Maltutas la pretec' de tiu ĉi traduk'. Precipas la perkomputila fortranĉ' de finvorta o.

§ 1.

Alfabet'.

Nomoj de la literoj: a, b', c', ĉ', d', e, f', g', ĝ', h', ĥ', i, j', ĵ', k', l', m', n', o, p', r', s', ŝ', t', u, ŭ', v', z'.

§ 2.

Ekzerc' de legad'.

Al. Bá-l'. Pá-tr'. Nú-b'. Cé-l'. Ci-trón'. Cén-t'. Sén-t'. Scé-n'. Scí-'. Có-l'. Kó-l'. O-fi-cí-r'. Fa-cí-la. Lá-ca. Pa-cú-l'. Ĉar. Ĉe-mí-z'. Ĉi-ká-n'. Ĉi-é-l'. Ĉu. Fe-lí-ĉa. Cí-a. Ĉí-a. Pro-cé-s'. Sen-ĉé-sa Ec. Eĉ. Ek. Da. Lú-d'. Dén-t'. Plén-di. El. En. De. Té-ni. Sen. Vé-r'. Fá-li. Fi-dé-la. Trá-fi. Gá-l'. Grán-da. Gén-t'. Gíp-s'. Gús-t'. Lé-gi. Pá-g'. Pá-ĝ'. Ĝis. Ĝús-ta. Ré-ĝi. Ĝar-dé-n'. Lón-ga. Rég-n'. Síg-ni. Gvar-dí-'. Lín-gv'. Ĝu-á-d'. Há-r'. Hi-rún-d'. Há-ki. Ne-hé-la. Pac-hó-r'. Ses-hó-ra Bat-hú-f'. Hó-r'. Ĥó-r'. Kó-r'. Ĥo-lé-r'. Ĥe-mí-'. I-mí-ti. Fí-l'. Bír-d'. Tró-vi. Prin-tém-p'. Min. Fo-í-r'. Fe-í-n'. I-el. I-am. In. Jam. Ju. Jes. Ju-ris-t'. Kra-jó-n'. Ma-jés-ta. Tuj. Dó-moj. Ru-í-n'. Prúj-n'. Ba-lá-i. Pá-laj. De-í-n'. Véj-n'. Pe-ré-i. Mál-plej. Jús-ta. Ĵus. Ĵé-ti. Ĵa-lú-za. Ĵur-nál'. Má-j'. Bo-ná-ĵ'. Ká-p'. Ma-kú-l'. Kés-t'. Su-ké-r'. Ak-v'. Ko-ké-t'. Li-kvó-r'. Pac-ká-p'.

§ 3.

Ekzerc' de legad'.

Lá-vi. Le-ví-l'. Pa-ró-li. Mem. Im-plí-ki. Em-ba-rá-s'. Nó-m'. In-di-fe-rén-ta. In-ter-na-cí-a. Ol. He-ró-i. He-ro-í-n'. Fój-n'. Pí-a. Pál-pi. Ri-pé-ti. Ar-bá-r'. Sá-ma. Stá-ri. Si-gé-l'. Sis-té-m'. Pe-sí-l'. Pe-zí-l'. Sén-ti. So-fís-m'. Ci-pré-s'. Ŝi. Pá-ŝ'. Stá-l'. Ŝtá-l'. Vés-t'. Véŝ-t'. Dis-ŝí-ri. Ŝan-cé-li. Ta-pí-ŝ' Te-o-rí-'. Pa-tén-t'. U-tí-la. Un-g'. Plú-m'. Tu-múl-t'. Plu. Lú-i. Kí-u. Ba-lá-u. Tra-ú-l'. Pe-ré-u. Ne-ú-l'. Fráŭ-l'. Paŭ-lí-n'. Láŭ-di. Eŭ-ró-p'. Tro-ú-zi. Ho-dí-aŭ. Vá-na. Vér-s'. Sól-vi. Zór-gi. Ze-ní-t'. Zo-o-lo-gí-'. A-zé-n'. Me-zú-r'. Ná-z'. Tre-zó-r'. Mez-nók-t'. Zú-m'. Sú-m'. Zó-n'. Só-n'. Pé-z'. Pé-c'. Pé-s'. Ne-ní-'. A-dí-aŭ. Fi-zí-k'. Ge-o-gra-fí-'. Spi-rí-t'. Lip-há-r'. In-díg-ni. Ne-ní-el. Spe-gú-l'. Ŝpí-n'. Né-i. Ré-e. He-ró-'. Kon-scí-i. Tra-e-té-ra. He-ro-é-t'. Lú-e. Mó-le. Pá-le. Tra-í-re. Pa-sí-e. Me-tí-'. In-ĝe-ni-é-r'. In-sék-t'. Re-sér-vi. Re-zér-vi.

§ 4.

Ekzerc' de legad'.

Citron'. Cent'. Scen'. Sci'. Balau. Ŝanceli. Neniel. Embaras'. Zoologi'. Reservi. Traire. Hodiaŭ. Disŝiri. Neul'. Majesta. Packap'. Heroin'. Pez'. Internacia. Seshora. Cipres'. Stal'. Fein'. Plu. Suker'. Gent'. Indigni. Sigel'. Krajon'. Ruin'. Pesil'. Liphar'. Meti'. Ĝarden'. Son'. Laŭdi. Pale. Facila. Insekt'. Kiu. Zorgi. Cikan'. Traetera. Sofism'. Domoj. Spin'. Maj'. Signi. Ec. Bonaĵ'. Legi. Iel. Jurist'. Ĉiel'. Ĥemi'.

§ 5.

Patr' kaj frat'. - Leon' bestas. - Roz' floras kaj kolomb' birdas. - La roza aparten' Teodoras. - La sun' brilas. - La patr' sanas. - La patr' tajloras.

§ 6.

Infan' ne homas mature. - Jamas la neplor' de l' infan'. - La ĉiel' bluas. - Kieas la libr' kaj la krajon'? - La libr' surtablas, kaj la krajon' kuŝas sur la fenestr'. - Sur la fenestr' kuŝas krajon' kaj plum'. - Jenas pom'. - Jenas la pom', kiun mi trovis. - Sur la ter' kuŝas ŝton'.

§ 7.

Leon' fortas. - La dentar' de leon' akras. - Al leon' ne donu la manon. - Mi vidas leonon. - Resti kun leon' estas danĝere. - Kiu kuraĝas rajdi sur leon'? - Mi parolas pri leon'.

§ 8.

La patr' estas bona. - Jen kuŝas la ĉapel' de la patr'. - Diru al la patr', ke mi estas diligenta. - Mi amas la patron. - Venu kune kun la patr'. - La fil' staras apud la patr'. - La man' de Johan' estas pura. - Mi konas Johanon. - Ludovik', donu al mi panon. - Mi manĝas per la buŝ' kaj flaras per la naz'. - Antaŭ la dom' staras arb'. - La patr' estas en la ĉambr'.

§ 9.

La birdoj flugas. - La kant' de la birdoj estas agrabla. - Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. - La knab' forpelis la birdojn. - Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj. - Bonaj infanoj lernas diligente. - Aleksandr' ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron. - De la patr' mi ricevis libron, kaj de la frat' mi ricevis plumon. - Mi venas de la av', kaj mi iras nun al la onkl'. - Mi legas libron. - La patr' ne legas libron, sed li skribas leteron.

§ 10.

Paper' estas blanka. - Blanka paper' kuŝas sur la tabl'. - La blanka paper' jam ne kuŝas sur la tabl'. - Jen estas la kajer' de la juna fraŭlin'. - La patr' donis al mi dolĉan pomon. - Rakontu al mia juna amik' belan historion. - Mi ne amas obstinajn homojn. - Mi deziras al vi bonan tagon, sinjor'! - Bonan matenon! - Ĝojan feston! (mi deziras al vi). - Kia ĝoja fest'! (estas hodiaŭ). - Sur la ĉiel' staras la bela sun'. - En la tag' ni vidas la helan sunon, kaj en la nokt' ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn. - La paper' estas tre blanka, sed la neĝ' estas pli blanka. - Lakt' estas pli nutra, ol vin'. - Mi havas pli freŝan panon, ol vi. - Ne, vi eraras, sinjor': via pan' estas malpli freŝa, ol mia. - El ĉiuj miaj infanoj Ernest' estas la plej juna. - Mi estas tiel forta, kiel vi. - El ĉiuj siaj fratoj Anton' estas la malplej saĝa.

§ 11.

La fein'.

Unu vidvin' havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrin' per sia karakter' kaj vizaĝ', ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filin', kiu estis la plena portret' de sia patr' laŭ sia bonec' kaj honestec', estis krom ti' unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.

§ 12.

Du homoj povas pli multe fari ol unu. - Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn. - Li promenas kun tri hundoj. - Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. - El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. - Kvin kaj sep faras dek du. - Dek kaj dek faras dudek. - Kvar kaj dek ok faras dudek du. - Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin. - Mil okcent naŭdek tri. - Li havas dek unu infanojn. - Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minut' konsistas el sesdek sekundoj. - Januar' estas la unua monat' de la jar', April' estas la kvara, Novembr' estas la dek-unua, Decembr' estas la dek-dua. - La dudeka (tag') de Februar' estas la kvindek-unua tag' de la jar'. - La sepan tagon de la semajn' Di' elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj. - Kion Di' kreis en la sesa tag'? - Kiun daton ni havas hodiaŭ? - Hodiaŭ estas la dudek sepa (tag') de Mart'. - Georg' Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februar' de la jar' mil sepcent tridek dua.

§ 13.

La fein' (Daŭrig').

Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrin' varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama temp' ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirej' kaj laboradi senĉese. Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infan' devis du fojojn en ĉiu tag' iri ĉerpi akvon en tre malproksima lok' kaj alporti domen plenan grandan kruĉon.

§ 14.

Mi havas cent pomojn. - Mi havas centon da pomoj. - Tiu ĉi urb' havas milionon da loĝantoj. - Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj. - Mil jaroj (aŭ mil' da jaroj) faras miljaron. - Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunt'; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon. - Por ĉiu tag' mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tag' mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= ti' estas) dek frankojn. - Kvinoble sep estas tridek kvin. - Tri estas duon' de ses. - Ok estas kvar kvinonoj de dek. - Kvar metroj da tiu ĉi ŝtof' kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj). - Unu tag' estas tricent-sesdek-kvinon' aŭ tricent-sesdek-seson' de jar'. - Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope. - Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. - Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis p' tri pomoj. - Tiu ĉi libr' havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tag' p' dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.

§ 15.

La fein' (Daŭrig').

En unu tag', kiam ŝi estis apud tiu font', venis al ŝi malriĉa virin', kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki. "Tre volonte, mia bona," diris la bela knabin'. Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura lok' de la font' kaj alportis al la virin', ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virin' povu trinki pli oportune. Kiam la bona virin' trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabin': "Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon" (ĉar ti' ĉi estis fein', kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virin', por vidi, kiel granda estos la ĝentilec' de tiu ĉi juna knabin'). "Mi faras al vi donacon," daŭrigis la fein', "ke ĉe ĉiu vort', kiun vi diros, el via buŝ' eliros aŭ flor' aŭ multekosta ŝton'."

§ 16.

Mi legas. - Ci skribas (anstataŭ "ci" oni uzas ordinare "vi"). - Li estas knab', kaj ŝi estas knabin'. - La tranĉil' tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. - Ni estas homoj. - Vi estas infanoj. - Ili estas rusoj. - Kie estas la knaboj? - Ili estas en la ĝarden'. - Kie estas la knabinoj? - Ili ankaŭ estas en la ĝarden'. - Kie estas la tranĉiloj? - Ili kuŝas sur la tabl'. - Mi vokas la knabon, kaj li venas. - Mi vokas la knabinon, kaj ŝi venas. - La infan' ploras, ĉar ĝi volas manĝi. - La infanoj ploras, ĉar ili volas manĝi. - Knab', vi estas neĝentila. - Sinjor', vi estas neĝentila. - Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. - Mia hund', vi estas tre fidela. - Oni diras, ke la ver' ĉiam venkas. - En la vintr' oni hejtas la fornojn. - Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn.

§ 17.

La fein' (Daŭrig').

Kiam tiu ĉi bela knabin' venis domen, ŝia patrin' insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la font'. "Pardonu al mi, patrin'," diris la malfeliĉa knabin', "ke mi restis tiel longe". Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝ' tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj. "Kion mi vidas!" diris ŝia patrin' kun grandega mir'. "Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝ' elsaltas perloj kaj diamantoj! De ki' ti' ĉi venas, mia filin'?" (Ti' ĉi estis la unua foj', ke ŝi nomis ŝin sia filin'). La malfeliĉa infan' rakontis al ŝi naive ĉion, ki' okazis al ŝi, kaj, dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝ' multeg' da diamantoj. "Se estas tiel," diris la patrin', mi devas tien sendi mian filinon. Marinj', rigardu, ki' eliras el la buŝ' de via fratin', kiam ŝi parolas; ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? Vi devas nur iri al la font' ĉerpi akvon; kaj kiam malriĉa virin' petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile."

§ 18.

Li amas min, sed mi lin ne amas. - Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. - Diru al mi vian nomon. - Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn. - Venu al mi hodiaŭ vespere. - Mi rakontos al vi historion. - Ĉu vi diros al mi la veron? - La dom' apartenas al li. - Li estas mia onkl', ĉar mia patr' estas lia frat'. - Sinjor' Petr' kaj lia edzin' tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn (infanojn). - Montru al ili vian novan veston. - Mi amas min mem, vi amas vin mem, li amas sin mem, kaj ĉiu hom' amas sin mem. - Mia frat' diris al Stefan', ke li amas lin pli, ol sin mem. - Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas. - Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn; post la vespermanĝ' niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia dom' kaj akompanis ilin ĝis ilia dom'. - Mi jam havas mian ĉapelon; nun serĉu vi vian. - Mi lavis min en mia ĉambr', kaj ŝi lavis sin en sia ĉambr'. - La infan' serĉis sian pupon; mi montris al la infan', kie kuŝas ĝia pup'. - Oni ne forgesas facile sian unuan amon.

§ 19.

La fein' (Daŭrig').

"Estus tre bele," respondis la filin' malĝentile, "ke mi iru al la font'!" - "Mi volas ke vi tien iru," diris la patrin', "kaj iru tuj!" La filin' iris, sed ĉiam murmurante. Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝej'. Apenaŭ ŝi venis al la font', ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbar' kaj petis de ŝi trinki (ti' ĉi estis tiu sama fein', kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princin', por vidi, kiel granda estos la malbonec' de tiu ĉi knabin'). "Ĉu mi venis tien ĉi," diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabin', "por doni al vi trinki? Certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por ti', por doni trinki al tiu ĉi sinjorin'! Mia opini' estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki." - "Vi tute ne estas ĝentila," diris la fein' sen koler'. "Bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vort', kiun vi parolos, eliros el via buŝ' aŭ serpent' aŭ ran'."

§ 20.

Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni ĉiuj legas. - Vi skribas, kaj la infanoj skribas; ili ĉiuj sidas silente kaj skribas. - Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min. - Hodiaŭ estas sabat', kaj morgaŭ estos dimanĉ'. - Hieraŭ estis vendred', kaj postmorgaŭ estos lund'. - Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizit' faris al li plezuron. - Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? - Mi ĝin ankoraŭ ne serĉis; kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon, sed mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos. - Kiam mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis. - Se mi estus sana, mi estus feliĉa. - Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. - Se la lernant' scius bone sian lecionon, la instruant' lin ne punus. - Kial vi ne respondas al mi? - Ĉu vi estas surda aŭ muta? - Iru for! - Infan', ne tuŝu la spegulon! - Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj! - Li venu, kaj mi pardonos al li. Ordonu al li, ke li ne babilu. - Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon. - Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la viv' ne estas longa. - Ŝi volas danci. - Morti pr' la patruj' estas agrable. - La infan' ne ĉesas petoli.

§ 21.

La fein' (Daŭrig').

Apenaŭ ŝia patrin' ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi: "Nu, mia filin'?" - "Jes, patrin'", respondis al ŝi la malĝentilulin', elĵetante unu serpenton kaj unu ranon. - "H', ĉiel'!" ekkriis la patrin', "kion mi vidas? Ŝia fratin' en ĉi' estas kulpa; mi pagos al ŝi por ti' ĉi!" Kaj ŝi tuj kuris bati ŝin. La malfeliĉa infan' forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbar'. La fil' de la reĝ', kiu revenis de ĉas', ŝin renkontis; kaj, vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pr' ki' ŝi ploras. - "H' ve, sinjor', mia patrin' forpelis min el la dom'".

§ 22.

Fluanta akv' estas pli pura, ol akv' staranta senmove. - Promenante sur la strat', mi falis. - Kiam Nikodem' batas Jozefon, tiam Nikodem' estas la batant' kaj Jozef' estas la batat'. - Al hom', pekinta senintence, Di' facile pardonas. - Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. - La falinta hom' ne povis sin levi. Ne riproĉu vian amikon, ĉar vi mem plimulte meritas riproĉon; li estas nur unufoja mensogint' dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensogant'. - La temp' pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas. - Venu, ni atendas vin, Savont' de la mond'. - En la lingv' "Esperant'" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mond'. - Aŭgust' estas mia plej amata fil'. - Mon' havata estas pli grava ol havita. - Paser' kaptita estas pli bona, ol agl' kaptota. - La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. - Li venis al mi tute ne atendite. - Hom', kiun oni devas juĝi, estas juĝot'.

§ 23.

La fein' (Fin')

La reĝid', kiu vidis, ke el ŝia buŝ' eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis ŝin, ke ŝi diru al li, de kie ti' ĉi venas. Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron. La reĝid' konsideris, ke tia kapabl' havas pli grandan indon, ol ĉi', kion oni povus doni dote al alia fraŭlin', forkondukis ŝin al la palac' de sia patr', la reĝ', kie li edziĝis je ŝi. Sed pri ŝia fratin' ni povas diri, ke ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrin' ŝin forpelis de si; kaj la malfeliĉa knabin', multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angul' de arbar'.

§ 24.

Nun li diras al mi la veron. - Hieraŭ li diris al mi la veron. - Li ĉiam diradis al mi la veron. - Kiam vi vidis nin en la salon', li jam antaŭe diris al mi la veron (aŭ li estis dirinta al mi la veron). - Li diros al mi la veron. - Kiam vi venos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron (aŭ li estos dirinta al mi la veron; aŭ antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron). - Se mi petus lin, li dirus al mi la veron. - Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron). - Kiam mi venos, diru al mi la veron. - Kiam mia patr' venos, diru al mi antaŭe la veron (aŭ estu dirinta al mi la veron). - Mi volas diri al vi la veron. - Mi volas, ke ti', kion mi diris, estu vera (aŭ mi volas esti dirinta la veron).

§ 25.

Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estus amata. Estu amata. Esti amata. - Vi estas lavita. Vi estis lavita. Vi estos lavita. Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita. - Li estas invitota. Li estis invitota. Li estos invitota. Li estus invitota. Estu invitota. Esti invitota. - Tiu ĉi komercaĵ' estas ĉiam volonte aĉetata de mi. - La surtut' estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi. - Kiam via dom' estis konstruata, mia dom' estis jam longe konstruita. - Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia fil' ne estos pagataj de mi. - Estu trankvila, mia tuta ŝuld' estos pagita al vi baldaŭ. - Mia ora ring' ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi. - Laŭ la projekt' de la inĝenieroj tiu ĉi fervoj' estas konstruota en la daŭr' de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn. - Honesta hom' agas honeste. - La pastr', kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga temp'), loĝis longe en nia urb'. - Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme? - Sur la kamen' inter du potoj staras fera kaldron'; el la kaldron', en kiu sin trovas bolanta akv', eliras vapor'; tra la fenestr', kiu sin trovas apud la pord', la vapor' iras sur la korton.

§ 26.

Kie vi estas? - Mi estas en la ĝarden'. - Kien vi iras? - Mi iras en la ĝardenon. - La bird' flugas en la ĉambr' (= ĝi estas en la ĉambr' kaj flugas en ĝi). - La bird' flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster la ĉambr' kaj flugas nun en ĝin). - Mi vojaĝas en Hispanuj'. - Mi vojaĝas en Hispanujon. - Mi sidas sur seĝ' kaj tenas la piedojn sur benket'. - Mi metis la manon sur la tablon. - El sub la kanap' la mus' kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lit'. - Super la ter' sin trovas aer'. - Anstataŭ kaf' li donis al mi teon kun suker', sed sen krem'. - Mi staras ekster la dom', kaj li estas interne. - En la salon' estis neniu krom li kaj lia fianĉin'. - La hirund' flugis trans la riveron, ĉar trans la river' sin trovis aliaj hirundoj. - Mi restas tie ĉi laŭ la ordon' de mia estr'. - Kiam li estis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestr'. - Li diras, ke mi estas atenta. - Li petas, ke mi estu atenta. - Kvankam vi estas riĉa, mi dubas, ĉu vi estas feliĉa. - Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus. - Se li jam venis, petu lin al mi. - H', Di'! kion vi faras! - Ha, kiel bele! - For de tie ĉi! - Fi, kiel abomene! - Nu, iru pli rapide!

§ 27.

La artikol' "la" estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. Ĝia uzad' estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikol' (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua temp' tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa. Anstataŭ "la" oni povas ankaŭ diri "l'" (sed nur post prepozici', kiu finiĝas per vokal'). - Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligad' de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsonec' aŭ la klarec' postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝ'. Ekzemploj: skribtabl' aŭ skribotabl' (= tabl', sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mond'); unutaga (= kiu daŭras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tag'); vaporŝip' (= ŝip', kiu sin movas per vapor'); matenmanĝi, tagmanĝi, vespermanĝi; abonpag' (= pag' por la abon').

§ 28.

Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozici' uzas la akuzativon, la akuzativ' tie dependas ne de la prepozici', sed de aliaj kaŭzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vort' la finon "n"; sekve: tie (= en tiu lok'), tien (= al tiu lok'); tiel same ni ankaŭ diras: "la bird' flugis en la ĝardenon, sur la tablon", kaj la vortoj "ĝardenon", "tablon" staras tie ĉi en akuzativ' ne ĉar la prepozicioj "en" kaj "sur" tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la bird' sin ne trovis antaŭe en la ĝarden' aŭ sur la tabl' kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia lok' flugis al la ĝarden', al la tabl' (ni volas montri, ke la ĝarden' kaj tabl' ne estis la lok' de la flugad', sed nur la cel' de la flugad'); en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon "n" tute egale ĉu ia prepozici' starus aŭ ne. - Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon). - Mi restos hodiaŭ dome. - Jam estas temp' iri domen. - Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren. - Flanken, sinjor'! - Mi konas neniun en tiu ĉi urb'. - Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. - Mi renkontis nek lin, nek lian fraton (aŭ mi ne renkontis lin, nek lian fraton).

§ 29.

Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senc' ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion "je". Sed estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte. Anstataŭ la vort' "je" ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozici'. - Mi ridas je lia naivec' (aŭ mi ridas pr' lia naivec', aŭ: mi ridas lian naivecon). - Je la lasta foj' mi vidas lin ĉe vi (aŭ: la lastan fojon). - Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. - Mi sopiras je mia perdita feliĉ' (aŭ: mian perditan feliĉon). - El la dirita regul' sekvas, ke se ni pri ia verb' ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri "obei al la patr'" kaj "obei la patron" (anstataŭ "obei je la patr'"). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klarec' de la senc' tion ĉi malpermesas; ekzemple: ni povas diri "pardoni al la malamik'" kaj "pardoni la malamikon", sed ni devas diri ĉiam "pardoni al la malamik' lian kulpon".

§ 30.

Ia, ial, iam, ie, iel, ies, i', iom, iu. - La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon "k", ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, ki', kiom, kiu. Se ni aldonas la literon "t", ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, ti', tiom, tiu. Aldonante la literon "ĉ", ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉi', ĉiom, ĉiu. Aldonante la prefikson "nen", ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, neni', neniom, neniu. Aldonante al la vortoj montraj la vorton "ĉi", ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton "ajn", ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, ki' ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster ti' el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per help' de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieul', tiamul' k. t. p. (= kaj tiel plu).

§ 31.

Lia koler' longe daŭris. - Li estas hodiaŭ en kolera humor'. - Li koleras kaj insultas. - Li fermis kolere la pordon. - Lia fil' mortis kaj estas nun malviva. - La korp' estas morta, la anim' estas senmorta. - Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon. - Li parolas, kaj lia parol' fluas dolĉe kaj agrable. - Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole. - Li estas bona parolant'. - Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia dom'. - Li loĝas ekster la urb'. - La ekster' de tiu ĉi hom' estas pli bona, ol lia intern'. - Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenum' de mia dezir'. - Kia granda brul'! ki' brulas? - Lign' estas bona brula material'. - La fera baston', kiu kuŝis en la forn', estas nun brule varmega. - Ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? Li eliris el la dormoĉambr' kaj eniris en la manĝoĉambron. - La bird' ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arb', alflugis al la dom' kaj surflugis sur la tegmenton. - Por ĉiu aĉetita funt' da te' tiu ĉi komercist' aldonas senpage funton da suker'. - Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. - Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman ĉapelon. - En mia skribotabl' sin trovas kvar tirkestoj. - Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.

§ 32.

Teatramant' ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn. - Kiu okupas sin je meĥanik', estas meĥanikist', kaj kiu okupas sin je ĥemi', estas ĥemiist'. - Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomat', sed fizikiston oni ne povas nomi fizik', ĉar fizik' estas la nom' de la scienc' mem. - La fotografist' fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patr'. - Glas' de vin' estas glas', en kiu antaŭe sin trovis vin', aŭ kiun oni uzas por vin'; glas' da vin' estas glas' plena je vin'. - Alportu al mi metron da nigra drap' (Metr' de drap' signifus metron, kiu kuŝis sur drap', aŭ kiu estas uzata por drap'). - Mi aĉetis dekon da ovoj. - Tiu ĉi river' havas ducent kilometrojn da long'. - Sur la bord' de la mar' staris amas' da homoj. - Multaj birdoj flugas en la aŭtun' en pli varmajn landojn. - Sur la arb' sin trovis multe (aŭ mult') da birdoj. - Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. - En la ĉambr' sidis nur kelke da homoj. - "Da" post ia vort' montras, ke tiu ĉi vort' havas signifon de mezur'.

§ 33.

Mia frat' ne estas granda, sed li ne estas ankaŭ malgranda: li estas de meza kresk'. - Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pord'. - Har' estas tre maldika. - La nokt' estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia naz'. - Tiu ĉi malfreŝa pan' estas malmola, kiel ŝton'. - Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. - Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. - Ni forte malestimas tiun ĉi malnoblan homon. - La fenestr' longe estis nefermita; mi ĝin fermis, sed mia frat' tuj ĝin denove malfermis. - Rekta voj' estas pli mallonga, ol kurba. - La tabl' staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos. - Li staras supre sur la mont' kaj rigardas malsupren sur la kampon. - Malamik' venis en nian landon. - Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. - La edzin' de mia patr' estas mia patrin' kaj la avin' de miaj infanoj. - Sur la kort' staras kok' kun tri kokinoj. - Mia fratin' estas tre bela knabin'. - Mia onklin' estas bona virin'. - Mi vidis vian avinon kun ŝiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevin'. - Lia duonpatrin' estas mia bofratin'. - Mi havas bovon kaj bovinon. - La juna vidvin' fariĝis denove fianĉin'.

§ 34.

La tranĉil' estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon. - Ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon? - Mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon. - Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombil'. - En somer' ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintr' ni veturas per glitveturil'. - Hodiaŭ estas bela frosta veter', tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. - Per hakil' ni hakas, per segil' ni segas, per fosil' ni fosas, per kudril' ni kudras, per tondil' ni tondas, per sonoril' ni sonoras, per fajfil' ni fajfas. - Mia skribilar' konsistas el inkuj', sabluj', kelke da plumoj, krajon' kaj inksorbil'. - Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el teler', kuler', tranĉil', fork', glaset' por brand', glas' por vin' kaj telertuket'. - En varmega tag' mi amas promeni en arbar'. - Nia land' venkos, ĉar nia militistar' estas granda kaj brava. - Sur kruta ŝtupar' li levis sin al la tegment' de la dom'. - Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per help' de vortar' hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron. - Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj.

§ 35.

Vi parolas sensencaĵon, mia amik'. - Mi trinkis teon kun kuk' kaj konfitaĵ'. - Akv' estas fluidaĵ'. - Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon. - Sur la tabl' staris diversaj sukeraĵoj. - En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagr', sulfuracid', azotacid' kaj aliaj. - Via vin' estas nur ia abomena acidaĵ'. - La acidec' de tiu ĉi vinagr' estas tre malforta. - Mi manĝis bongustan ovaĵon. - Tiu ĉi granda altaĵ' ne estas natura mont'. - La altec' de tiu mont' ne estas tre granda. - Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵ'. - Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵ', kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tol'. - Glaciaĵ' estas dolĉa glaciigita frandaĵ'. - La riĉec' de tiu ĉi hom' estas granda, sed lia malsaĝec' estas ankoraŭ pli granda. - Li amas tiun ĉi knabinon pr' ŝia belec' kaj bonec'. - Lia heroec' tre plaĉis al mi. - La tuta supraĵ' de la lag' estis kovrita per naĝantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskaĵoj. - Mi vivas kun li en granda amikec'.

§ 36.

Patr' kaj patrin' kune estas nomataj gepatroj. - Petr', Ann' kaj Elizabet' estas miaj gefratoj. - Gesinjoroj N. hodiaŭ vespere venos al ni. - Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn. - La gefianĉoj staris apud la altar'. - La patr' de mia edzin' estas mia bopatr', mi estas lia bofil', kaj mia patr' estas la bopatr' de mia edzin'. - Ĉiuj parencoj de mia edzin' estas miaj boparencoj, sekve ŝia frat' estas mia bofrat', ŝia fratin' estas mia bofratin'; mia frat' kaj fratin' (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzin'. - La edzin' de mia nev' kaj la nevin' de mia edzin' estas miaj bonevinoj. - Virin', kiu kuracas, estas kuracistin'; edzin' de kuracist' estas kuracistedzin'. - La doktoredzin' A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. - Li ne estas lavist', li estas lavistinedz'. - La filoj, nepoj kaj pranepoj de reĝ' estas reĝidoj. - La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izrael'. - Ĉevalid' estas nematura ĉeval', kokid' - nematura kok', bovid' - nematura bov', birdid' - nematura bird'.

§ 37.

La ŝipanoj devas obei la ŝipestron. - Ĉiuj loĝantoj de regn' estas regnanoj. - Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj. - La regnestr' de nia land' estas bona kaj saĝa reĝ'. - La Parizanoj estas gajaj homoj. - Nia provincestr' estas severa, sed justa. - Nia urb' havas bonajn policanojn, sed ne sufiĉe energian policestron. - Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj. - Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusuj', estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj. - Li estas nelerta kaj naiva provincan'. - La loĝantoj de unu regn' estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urb' estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religi' estas samreligianoj. - Nia regimentestr' estas por siaj soldatoj kiel bona patr'. - La botist' faras botojn kaj ŝuojn. - La lignist' vendas lignon, kaj la lignaĵist' faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn. - Ŝteliston neniu lasas en sian domon. - La kuraĝa marist' dronis en la mar'. - Verkist' verkas librojn, kaj skribist' simple transskribas paperojn. - Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston. - La riĉul' havas multe da mon'. - Malsaĝulon ĉiu batas. - Timul' timas eĉ sian propran ombron. - Li estas mensogist' kaj malnoblul'. - Preĝu al la Sankta Virgulin'.

§ 38.

Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj. - En nia land' sin ne trovas montoj, sed nur montetoj. - Tuj post la hejt' la forn' estis varmega, post unu hor' ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma. - En somer' ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj. - Li sidas apud la tabl' kaj dormetas. - Mallarĝa vojet' kondukas tra tiu ĉi kamp' al nia dom'. - Sur lia vizaĝ' mi vidis ĝojan rideton. - Kun bru' oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝ' enveturis en la korton. Ti' ĉi estis jam ne simpla pluv', sed pluveg'. - Grandega hund' metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de terur' ne sciis, kion fari, - Antaŭ nia militistar' staris granda seri' da pafilegoj. - Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉj' (aŭ Joĉj'), Nikolĉj' (aŭ Nikoĉj' aŭ Nikĉj' aŭ Niĉj'), Erneĉj' (aŭ Erĉj'), Vilhelĉj' (aŭ Vilheĉj' aŭ Vilĉj' aŭ Viĉj'), Manj' (aŭ Marinj'), Klanj' kaj Sonj' (aŭ Sofinj').

§ 39.

En la kota veter' mia vest' forte malpuriĝis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston. - Li paliĝis de tim' kaj poste li ruĝiĝis de hont'. - Li fianĉiĝis kun fraŭlin' Bert'; post tri monatoj estos la edziĝ'; la edziĝa solen' estos en la nova preĝej', kaj la edziĝa fest' estos en la dom' de liaj estontaj bogepatroj. - Tiu ĉi maljunul' tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis. - Post infekta malsan' oni ofte bruligas la vestojn de la malsanul'. - Forigu vian fraton, ĉar li malhelpas al ni. - Ŝi edziniĝis kun sia kuz', kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia person'. - En la printemp' la glaci' kaj la neĝ' fluidiĝas. - Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana. - Li venigis al si el Berlin' multajn librojn. - Mia onkl' ne mortis per natura mort', sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervoj', li falis sub la radojn de veturanta vagonar' kaj mortiĝis. - Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbet'; sed la vent' forblovis de mia kap' la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbet'. - Sidigu vin (aŭ sidiĝu), sinjor'! - La junul' aliĝis al nia militistar' kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj.

§ 40.

En la daŭr' de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn. - La pafad' daŭris tre longe. - Mi eksaltis de surpriz'. - Mi saltas tre lerte. - Mi saltadis la tutan tagon de lok' al lok'. - Lia hieraŭa parol' estis tre bela, sed la tr' multa parolad' lacigas lin. - Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis, - Li kantas tre belan kanton. - La kantad' estas agrabla okup'. - La diamant' havas belan brilon. - Du ekbriloj de fulm' trakuris tra la malluma ĉiel'. - La dom', en kiu oni lernas, estas lernej', kaj la dom', en kiu oni preĝas, estas preĝej'. - La kuirist' sidas en la kuirej'. - La kuracist' konsilis al mi iri en ŝvitbanejon. - Magazen', en kiu oni vendas cigarojn, aŭ ĉambr', en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarej'; skatolet' aŭ alia objekt', en kiu oni tenas cigarojn, estas cigaruj'; tubet', en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaring'. - Skatol', en kiu oni tenas plumojn, estas plumuj', kaj bastonet', sur kiu oni tenas plumon por skribad', estas pluming'. - En la kandeling' sidis brulanta kandel'. - En la poŝ' de mia pantalon' mi portas monujon, kaj en la poŝ' de mia surtut' mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brak'. - La rusoj loĝas en Rusuj' kaj la germanoj en Germanuj'.

§ 41.

Ŝtal' estas fleksebla, sed fer' ne estas fleksebla. - Vitr' estas rompebla kaj travidebla. - Ne ĉiu kreskaĵ' estas manĝebla. - Via parol' estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble. - Rakontu al mi vian malfeliĉon, ĉar eble mi povos helpi al vi. - Li rakontis al mi historion tute nekredeblan. - Ĉu vi amas vian patron? Kia demand'! kompreneble, ke mi lin amas. - Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ, ĉar mi pensas, ke mi mem havos hodiaŭ gastojn. - Li estas hom' ne kredinda. - Via ag' estas tre laŭdinda. - Tiu ĉi grava tag' restos por mi ĉiam memorinda. - Lia edzin' estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema. Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatel'; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venĝema. - Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. - Centim', pfenig' kaj kopek' estas moneroj. - Sabler' enfalis en mian okulon. - Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vest'. - Unu fajrer' estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon.

§ 42.

Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris. - Malfeliĉ' ofte kunigas la homojn, kaj feliĉ' ofte disigas ilin. - Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambr'. - Li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li. - Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos. - La sun' rebrilas en la klara akv' de la river'. - Mi diris al la reĝ': via reĝa moŝt', pardonu min! - El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝt', Sinjor' N.; la dua: al Lia Grafa Moŝt', Sinjor' P.; la tria: al Lia Moŝt', Sinjor' D. - La sufiks' "um" ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolum', manum'. - Mi volonte plenumis lian deziron. - En malbona veter' oni povas facile malvarmumi. - San', sana, sane, sani, sanu, saniga, sanec', sanil', sanigi, saniĝi, sanej', sanist', sanul', malsan', malsana, malsane, malsani, malsanul', malsaniga, malsaniĝi, malsaneta, malsanema, malsanulej', malsanulist', malsaner', malsanerar', sanigebla, sanigist', sanigil', resanigi, resaniĝant', sanigilej', sanigej', malsanemul', sanilar', malsanar', malsanulid', nesana, malsanad', sanulaĵ', malsanec', malsanemec', saniginda, saniluj', sanigiluj', remalsan', remalsaniĝ', malsanulin', sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p.


Akademi' de Esperant' (respondecas Miĥil', kiesas la dank' al Bertil', ĉar el ties hejmpaĝ' estis la pren' de l' kunoa versi'))